?

Log in

Radio Verda

jan. 24-a, 2006

09:53 am - Epizodnotoj nun integritaj ĉe radioverda.com!

Saluton, karaj aŭskultantoj de Radio Verda.

Bonvolu noti ke ekde nun la epizodnotoj por la elsendoj de Radio Verda ne plu aperos ĉi tie en LiveJournal. Vi nun povos legi ilin en la paĝaro de Radio Verda mem ĉe radioverda.com.

Dankon pro via aŭskultado!

jan. 16-a, 2006

08:02 pm - RV056

Aŭskultu: RV056 (7:35)

Temoj:
- Ĉu ITV sklavigas artistojn?
- Amelia volas aŭdi la lingvon
- Alfredo kaj Marko iras por fiŝkapti
- Kompatu Karlinan pro neĝtabulaj kontuzoj

radioverda.com

jan. 8-a, 2006

09:00 pm - RV055

Aŭskultu: RV055 (13:39)

Temoj:
- Kapsikaĵo!
- Savu la krokodilojn

La Bontagul'

"Saluton amik'", "kiel vi?"
"Bonan tagon", "necesejo,"
"Kie estas ĝi",
Li aliajn vortojn konas preskaux nul
jen la tuta vortstoko de la bontagul'

Li salutas vin tute sen makul',
sed nenion diras plu,
La bontagul'.


radioverda.com

jan. 5-a, 2006

07:31 pm - RV054

Aŭskultu: RV054 (9:21)

Temoj:
- Karlina kuiras
- Ni bezonas tablon
- Amelia parolas... ĉu Volapukon?

radioverda.com

dec. 29-a, 2005

08:33 pm - RV053

Aŭskultu: RV053 (10:02)

Temoj:
- Niaj streĉaj festotagoj
- Morto de Þor
- Ni transloĝiĝis
- Aronon trafis influenzo
- La nova kvartalo
- Serĉi suŝion
- Mendis tro da suŝio
- Aĉeti bananojn
- Dankojn al kontribuintoj
- Dankojn al transloĝighelpintoj
- Dankojn al Karlina pro bonega flegado

radioverda.com

dec. 22-a, 2005

05:58 pm - RV052

Aŭskultu: RV052 (14:38)

Temoj:
- Misenskatoligis bezonatan receptolibron
- Hodiaŭa biciklado
- Kiajn biskvitojn?
- Ni mendu picon!
- Ŝerco: Ebriulo bezonas puŝon
- Vintrosolstica lampofestivalo
- Julaj planoj kaj transloĝiĝo

radioverda.com

dec. 15-a, 2005

08:33 pm - RV051

Aŭskultu: RV051 (9:32)

Temoj:
- Feliĉan naskiĝdatrevenon al Zamenhof!
- Frateco kaj homaj rajtoj
- Skype-problemoj denove
- Apero de PMEG en januaro
- Ŝerco: Lars vizitas Tomason

radioverda.com

dec. 13-a, 2005

08:24 pm - RV050

Aŭskultu: RV050 (7:51)

Temoj:
- Babili kun Lunjo
- Z-festo en Toronto
- Z-nefesto en Vankuvero?
- Vizito al Sallagurbo

radioverda.com

dec. 11-a, 2005

05:27 pm - RV049

Aŭskultu: RV049 (10:20)

Temoj:
- Postneĝtabulada doloro
- Aĉeti ludilojn por malriĉaj infanoj
- Sankta Nikolao en Nederlando
- Sonletero de Pollando

radioverda.com

dec. 6-a, 2005

10:03 pm - RV-051206

Aŭskultu: RV-051206 (9:17)

Temoj:
- Piediri por vidi apartamenton
- Ni recevis recepton por kuskuso
- Sankta Nikolao / Avo Frosto
- Ni festas Julon, ne Kristnaskon

radioverda.com

Navigate: (Previous 10 Entries)